Wahlprogramm2013/Esperanto

Aus Piratenwiki Mirror
Zur Navigation springen Zur Suche springen

111 bonaj kialoj elekti PIRATOJN!

La balotprogramo de PIRATOJ por la tutgermana baloto de 2013 en 111 punktoj

La kompletan germanlingvan programon de PIRATOJ vi trovas tie: http://wiki.piratenpartei.de/Bundestagswahl_2013/Wahlprogramm

Libero, datumprotektado kaj bazaj rajtoj

(1) Redoni la kontrolon de iliaj datumoj al la civitanoj – Fortigi informan memdeterminon / (2) Limigi komercon per datumoj – Fortigi inspektadon de datumprotektado – Enkonduki datuman leteron / (3) Malhelpi sensuspektan datumstokadon – Malakcepti senbazan registradon de iuj datumoj kaj preventan observadan antaŭzorgon / (4) Malakcepto de iu ĝenerala suspekto – defendi la principon de supozata senkulpeco / (5) Aboli kontraŭcivitanajn observadoleĝojn: malhelpi deŝtatajn observadoprogramarojn kaj grandan subaŭskultatakon / (6) Fiksi leteran kaj telekomunikan sekretojn ankaŭ por la interreto en la konstitucio / (7) Konstitucie fortigi opinian liberon ankaŭ en la interreto / (8) Publikigo de la fontaĵo de observada programaro – ĉar la tutmonda subrigardo de komputilaj sistemoj endanĝerigas demokration kaj homajn rajtojn / (9) Devigi pordatumprotektadajn antaŭagordojn ĉe ĉiuj socialaj retejoj / (10) Protekto de personoj, kiuj publikigas kazojn de koruptado, interna komerco aŭ kontraŭetika agado (tiel nomataj “whistleblowers”) / (11) Bazaj rajtoj devas validi ankaŭ por fervoraj subtenantoj de sporto – kontraŭ tutkorpaj kontroloj, kolektivaj punadoj, malpermesoj surpaŝi certajn regionojn kaj malpermesoj elvojaĝi sen dejuĝista ordono / (12) Malgrandigi traŭman riskon per senkontrole uzataj piroteknikaĵoj en piedpilkaj stadionoj – forpermeso de kontrolataj zonoj / (13) Fini diskriminacion kaj krimigon de prostituitoj – Laŭleĝa samtraktado de amorlaborantoj

Laboro kaj socialaĵoj

(14) De laboro oni devas povi vivi – Enkonduko de tutgermana minimuma salajro / (15) Fortigi entreprenan kundecidon / (16) Ampleksa reformo de la malhominda politiko de senlaboreco – Neniuj sankcioj kaj intervenoj en la privatecon de ricevantoj de “Hartz IV” / (17) Forigo de nesufiĉe pagataj oficoj: limigo de lulaboro kaj intermito de okupoj de unu eŭro / (18) Prosperigi hejman laboron kaj pliajn penegojn por la kompatibileco de familio kaj profesio / (19) Enkonduki kontraŭgrupĉikanadan leĝon / (20) Kontraŭbatali ŝajnan memstarecon pro la evito de socialasekura devigo / (21) Sama mono por sama laboro (sendepende de sekso, deveno kaj ofico) / (22)  Pensia ŝablono por la 21a jarcento – Solidara pensio kaj kontraŭbatalo kontraŭ malriĉeco dum maljuneco per kunligo de ekzistantaj pensiaj sistemoj / (23) Krei pageblajn loĝejojn – Sociala intermikso en loĝkvartaloj kaj sociala loĝejkonstruado de la federacio / (24) Fortigi porluprenantajn rajtojn (limigi plialtigon de lupagoj, forigi modernigan kontribuon, plibonigi protekton kontraŭ denonco) / (25) Fortigi rajtojn de senlaboruloj (rajto je enrigardo en dokumentojn, daŭrigi helpon ĉe procesaj kostoj, plibonigi kvaliton de perado) / (26) Rajto je sekura ekzisto kaj socia partopreno – Enkdonduki soklan enspezon (malgrandan bazan enspezon) nun kaj senkondiĉan bazan enspezon poste – kaze de pozitiva plebiscito –

Azila politiko / Vera bonveniga kulturo

(27) Por solidara kaj hominda azila politiko – fini areston de ellandigotoj kaj ellandigon, garantii aliron al edukado, kulturo kaj modernaj komunikaj medioj / (28) Aboli rezidejan devigon por azilpetantoj – Garantii movadan liberon kaj sekuran ekziston por azilpetantoj / (29) Pli malfermaj landlimoj anstataŭ fortikaĵo Eŭropo – Forigo de la agentejo Frontex kaj malakcepto de flugrobotoj por landlimobservado / (30) Restituo de ampleksa baza rajto je azilo / (31) Prosperigi migradon per liberala restada rajto – Plifaciligi sekvadon de geedzoj, ebligi pluroblajn ŝtatanecojn, agnoski fremdlandajn profesiajn instruadojn

Aŭdaci demokration, kundecido, partopreno de civitanoj, Eŭropo

(32) Enkonduki tutgermanajn plebiscitojn kun speciale malaltaj sojloj / (33) Pli da influo al la elekto de la parlamentanoj ĉe tutgermanaj balotoj per fleksebla disdono de la voĉoj al pluraj kandidatoj de diferencaj partioj / (34) Pli da kundecido ĉe buĝetaj demandoj per “civitanaj etatoj” / (35) Komunuma balotrajto kaj civitana partopreno por ĉiuj homoj, ne nur por civitanoj de la Eŭropa Unio / (36) Demokratiigo de la institucioj de la Eŭropa Unio: halto de leĝdonado ĉirkaŭiranta popolon kaj parlamenton / (37) Kunvoko de konstitucifaronta asembleo kun bazdemokratia legitimado / (38) Plukonstrui, plifaciligi kaj publikigi eblecojn de bazdemokratia influado sur la nivelo de la Eŭropa Unio: subteni civitanajn iniciatojn, ebligi civitanan vetoon / (39) Kontrolo de la Eŭropa Meĥanismo de Stabileco (ESM) de elektitaj popolreprezentantoj / (40) Kundecido ĉe la urba kaj regiona planadoj de la civitanoj / (41) Travideblo de la ŝtata sistemo – postplenumigi politikan decidofaradon, kunsidi publike kaj malfermi aktojn kaj kunsidajn protokolojn

Interreto, reta politiko kaj aŭtora rajto

(42) Leĝe fiksi retan neŭtralecon: Samtraktado de ĉiuj datumoj en la interreto sekurigas informan, gazetaran kaj opinian liberojn / (43) Leĝe garantii anoniman aliron al retaj servoj / (44) Krei juran sekurecon en la interreto: aboli “kontraŭkodumulan paragrafon”, obligon de ĝenantoj kaj transdonon de oservadaj taskoj al ofertantoj de aliro / (45) Ebligi aliron al modernaj komunikaj medioj por ĉiuj, prosperigi publikajn sendratajn retojn / (46) Financi senbarilan kaj senkostan aliron al publike financitaj verkoj, sciencaj esplorado kaj medioj / (47) Justa aŭtora rajto por uzantoj kaj aŭtoroj – Plivastigita privata kopio kaj libera interŝanĝo de dosieroj, rajto je remiksado, reformi la kopirajtan kolektivon GEMA

Edukado, esplorado kaj patenta rajto

(48) Neniuj patentoj je programaro, komercaj modeloj aŭ gensekvencoj / (49) Kontraŭbatalo kontraŭ kontraŭkonkura misuzo de patentoj – Nove reguli procesan valoron kaj uzadan ligadon de patentoj / (50) Edukado estu ne nur landa afero – Malakcepto de la kunlaborada malpermeso inter federacio kaj landoj / (51) Ni subtenas liberajn kaj malfermajn instru- kaj lernmaterialojn (OER) / (52) Senkotiza edukado de tuttaga infanvartejo al studado kaj plu / (53) Libera elekto de lernejo loĝejproksima kaj senbarila / (54) Ebligi pli longan kunan lernadon kun flekseblaj kursosistemoj kaj individuaj lernejaj karieroj / (55) Pli da kundecido de lernantoj kaj instruantoj en edukadaj institucioj / (56) Prosperigi ideologian neŭtralecon en la edukada kampo / (57) Prosperigi san- kaj medikompetenton

Medio kaj energio, protektado de uzantoj kaj bestoj, agrikulturo

(58) Plirapidigita kaj definitiva eliro el atomenergio – tutgermana serĉo de stokejoj kun ebleco reporti / (59) Konsekvence realigi energiŝanĝon – daŭripova kaj malcentra energiprovizado el regeneraj fontoj / (60) Subteni malcentran energiprovizadon – Laŭbezona plukonstruado de kurentostokejoj / (61) Nove reguli la minan rajton – Malakcepto de hidraŭlika fendado / (62) Kontraŭbatali klimatŝanĝon: malpliigi ellasojn, kritike revizii komercon per atestoj / (63) Aliro al pura trinkakvo estas baza rajto – Kontraŭ la privatigo de la akvoprovizado / (64) Neniu devigo konekti hejmajn akvoprovizadon kaj kloakojn / (65) Plukonstrui urban amasan transporton kaj subteni testprojektojn pri la senbileta urba amasa transporto – Malakcepti privatigon de trafikaj infrastrukturoj / (66) Konsekvenca mediprotektado ankaŭ ĉe tervoja trafiko – Prosperigo de alternativaj trafikaj konceptoj kaj motoraj teknologioj por malpli da foruzo / (67) Pli da protektado de konsumantoj per kompleta kaj simpla distingo de produktenhavoj / (68) Fortigi rajtojn de bestoj – Enkonduki organizaĵan rajton alvoki tribunalon por bestprotektaj organizaĵoj kaj laŭspecan tenadon de utilaj bestoj / (69) Neniuj esplorbestoj por kosmetiko kaj korphigienaj produktoj / (70) Neniuj agraraj subvencioj sen rekta kompenso en la kampoj protekto de klimato, medio kaj naturo; kiel longtempa celo la malpliigo de agraraj subvencioj / (71) Kombinaĵon de semaĵo kun plantprotektaj preparaĵoj kaj ties protekton per patentoj ni malakceptas

Ekonomio kaj financoj

(72) Fortigo de libereca socia ordo ankaŭ ĉe la ekonomia politiko, meti la homon en la centron / (73) Justa ekonomia politiko garantiu socian partoprenon de ĉiuj homoj / (74) Ekonomia daŭripovo devas konsideri daŭran, respondecan traktadon de risurcoj kaj la medio / (75) La etata kaj subvencia politikoj same kiel la financa sistemo devas daŭre servi al la homo kaj la reala ekonomio / (76) Enkonduko de financtransakcia imposto kaj montransakcia imposto por la financado de la sokla enspezo / (77) Plifaciligo de la vendimposta sistemo: alkonformigo de la reduktitaj vendimpostotarifoj al 19 % kun sociala kompenso per senkondiĉa sokla enspezo / (78) Establi bankojn denove kiel servantojn – Apartigo de spekulaj negocoj kaj normala banka negoco / (79) Fortigi leĝajn fundamentojn por la sistemaj kontraŭkoruptadaj prevento kaj persekuto en la ekonomia vivo, ekzemple per la enkonduko de koruptada registro / (80) Forigo de deviga membreco en ĉambroj kaj asocioj (ekcepte de advokataj, notariaj kaj kuracistaj ĉambroj) / (81) Malfari postajn ŝanĝojn ĉe malnovaj kontraktoj pri la entreprena pensia antaŭzorgo, garantii juran sekuron / (82) Personrilata senimposta baza mono por ĉiuj, ankaŭ por infanoj, anstataŭ nemoderna geedza dispartigo de impostoj / (83) Krei liberajn spacojn por la memorganizado de komunaĵoj – ekzemple por edukadaj projektoj, publikaj ejoj kaj libere alirebla programaro / (84) Forigo de la horŝanĝo por evito de nenecesaj ŝanĝokostoj

Familio kaj socio, inkluziveco, arto kaj kulturo

(85) Por transgeneracia loĝado – loĝeja spaco estu barilmanka, laŭinfana kaj laŭmaljuneca / (86) Prosperigi inkluzivecon de malplimultoj – subteni kriplajn kaj malsanajn homojn en ĉiuj vivsekcioj, ekzemple per senbarilaj publikaj konstruaĵoj / (87) Protekti la familion, sed enkonduki la samtraktadon de altenativaj familimodeloj antaŭ la leĝo / (88) Prosperigi liberan memderterminon de seksaj kaj seksrolaj identeco respektive orientiĝo / (89) Prosperigo de kulturo garantiu, ke ĉiuj homoj povas partopreni kulturon libere de financaj, socialaj, geografiaj, demografiaj, intelektaj kaj korpaj bariloj / (90) Por la tutmonda egalrajteco de arto kaj kulturo – forigi limojn en la cifereca spaco

Kontraŭdependeca, kontraŭdroga kaj sanpolitikoj

(91) Por moderna kontraŭdroga politiko per klerigo, preventado kaj ofertoj de terapio – Aranĝi modelajn testojn por licencitaj vendejoj, plifaciligi aliron al medicina kanabo / (92) Fortigi rajtojn de drogokonsumantoj – kontraŭ arbitreco ĉe la forpreno de konduklicencoj, la limigo de elektraj cigaredoj kaj sensupektaj drogotestoj en la laborloko / (93) Por science bazita sanpolitiko – aboli pli-, malpli- kaj misprizorgadojn en la sansistemo / (94) Sanpolitiko servas la bonstaton de la pacientoj, sed ne neglektu la flankon de servoprestantoj kaj servantoj en la sansistemo / (95) La “postpilolo” estu senrecepte alirebla / (96) Eviti datummisuzon ĉe la elektronika sankarto – neniu centra sandatumbazo / (97) Por hominda prizorgada politiko – Pli da prizorgada personaro kaj kvalifikadaj aranĝoj / (98) Fortigi rajtojn de homoj kun psikaj restrikcioj – Plukonstrui inkluzivecon / (99) Por plivastigo de psikiatria kaj psikoterapia prizorgadoj de la homoj

Ekstera kaj sekureca politiko

(100) Por diferenca ekstera kaj sekureca politiko, kiu baziĝas sur preventado, perado kaj maleskalado / (101) Kontraŭ malica programaro, kiu endanĝerigas homajn vivojn per atakoj kontraŭ provizadaj retejoj (kapvorto: kibermilito) / (102) Por mondo sen nukleaj armiloj kaj por halto de armileksporto / (103) Solidareco por la homoj kiel unua celo, fortigi tutmondajn homajn rajtojn, demokratie reformi la Unuiĝintajn Naciojn

Interna kaj jura politiko

(104) Klaraj kaj ampleksaj reguloj por la efika agado kontraŭ korupteco de parlamentanoj / (105) Aranĝo de premgrupa registro por la germana parlamento / (106) Pliseverigo de la reguloj de travideblo kaj kromenspezoj de parlamentanoj / (107) Devigaj distingiloj por policistoj / (108) Konvena rekompenso de maljuste arestitoj / (109) Plivastigi malpermeson uzi pruvojn ĉe kontraŭleĝe akiritaj indicoj / (110) Por reformo de la kriminala juro – preventado anstataŭ punado, aboli moralan kriminalan juron / (111) Por laŭbezona ekipo de tribunaloj, por repago de kostoj ĉe ĉesigo de proceso por akuzitoj, por la publikigo de ĉiuj tribunalaj decidoj