PPEU Manifesto/Esperanto

Aus Piratenwiki Mirror
Zur Navigation springen Zur Suche springen

Deciditis ĉe la fondinta kunveno la 4an de septembro 2013 en Luksemburgo. La originalo estas en la angla.

Programo de la Eŭropa Piratpartio

Antaŭparolo

Ni, la Eŭropaj Piratoj, volas, ke socio bonvenigu la ciferecan revolucion kaj adaptiĝu al ĝi.

Ni identigas la ciferecan revolucion kiel momenton de totala renovigo de homaj socioj; pro tio ni ekkonas kiel unu el nia unuarangaj celoj la defendon de la interreto kiel komuna posedaĵo kaj publika utilo.

Ni volas socion baziĝantan sur jena programo:

Civitanaj rajtoj

La homa digno estas netuŝebla. Ĉiu havas rajton je vivo, libero, sekureco de la persono, libereco de penso, memdetermino kaj partopreno en socio.

Ni, la Eŭropaj Piratoj, subtenas la plej altan normon por civitanaj rajtoj en la Eŭropa Unio. La rajtoj je libera unuiĝo, libera movado kaj libera asembleo en publika spaco, libereco de opinio, esprimo kaj libera aliro al informoj estas ĉiuj esencaj. Informantoj pri malbonstatoj estu protektitaj de leĝo kaj ne estu akuzitaj.

Ni forte kredas, ke ĉiuj homoj havas la rajton je justa kaj samrajta traktado. Ĉar ĉiu apartenas al malplimulto, estas esence, ke la socio respektas la rajtojn de malplimultoj.

La privateco de individuo estu aprezita ĉiam kaj protektita kontraŭ utiligo de publiko kaj ekonomiaj agentoj.

Partopreno de civitanoj kaj malferma regado

Povo venas de la homoj. Iliaj rajtoj kaj ilia digno staras super ĉio alia.

Ni, la Eŭropaj Piratoj, strebas krei eblecojn por demokrata partopreno kaj prosperigi ilian vastan uzon, ĉar nur demokratio povas sekurigi justan kompenson de la diversaj interesoj de la eŭropanoj. Publikaj administracioj estu kuraĝigitaj enkonduki kundecidajn kaj kunlaborajn ilojn, kiuj ebligas al civitanoj aktive proponi direktivojn kaj decidi.

Travideblo

Travideblo kaj raportado por publikaj institucioj estas la kontraŭparto de bona regulado de datumprotektado por protekti privatecon. Ni, la Eŭropaj Piratoj, volas klaran travideblon en komunaĵoj kaj bonan privatecon por individuoj. Publikaj administracioj estu devigitaj regule publikigi organizajn kaj taskajn priskribojn inkluzive de katalogoj de ĉiuj administraj registradoj.

Ĉiu havas la rajton je aliro al dokumentoj kaj procedoj sur ĉiuj niveloj de regado kaj al la informoj haveblaj por la respektivaj publikaj institucioj. La observo de tiu ĉi rajto estu kontrolata de strikte sendependa organo.

Kopirajta reformo

Ni, la Eŭropaj Piratoj, volas justan kaj kompensan kopirajtan leĝon baziĝintan sur la interesoj de socio kiel tutaĵo.

Pro tio, ni postulas, ke kopii, disponigi aliron al literatura kaj arta produktado, stoki kaj uzi ĝin por ne-komercaj celoj estu ne nur legalizite, sed protektite de leĝo kaj aktive prosperigite por plibonigi la publikan haveblecon de informoj, scio kaj kulturo, ĉar tio estas kondiĉo por la sociala, teknologia kaj ekonomia disvolviĝo de nia socio. Ĉiu estu kapabla ĝui kaj partopreni nian kulturan heredaĵon libere de minaco de akuzo aŭ cenzuro.

La komerca monopolo donita de kopirajto estu reduktita al deca mezuro. Derivaj verkoj estu ĉiam permesitaj kun esceptoj, kiuj estas tre specife listigitaj en leĝo kun minimuma spaco por interpreto.

Reformo de patentsistemo

Patentoj estas de registaro subtenataj monopoloj, kiuj estas obstakloj en libera merkato kaj pli kaj pli malhelpas anstaŭ helpi novaĵemon. Patentoj estu absolute neniam donitaj por aĵoj, kiuj estas trivialaj, bagatelaj, komputilaj programoj, komercaj modeloj aŭ io maletika.

Longtempe, alternativa sistemo por subteni novaĵemon devas esti evoluigota por anstataŭi patentojn kaj sekurigi, ke socio profitu de la rezultoj de esploro.

Libera aliro kaj liberaj datumoj

La rezultoj de iu esploro farita kun publikaj rimedoj, tute aŭ parte, devas esti publikigitaj en sciencaj ĵurnaloj de libera aliro aŭ per alia metodo, kiu faras ilin prete alireblaj por la ĝenerala loĝantaro.

Ĉiuj datumoj kreitaj por publika uzo aŭ kun la uzo de publika mono, spite al la origino, estu libere haveblaj al la ĝenerala publiko, dum personaj detaloj ne estas rivelitaj sen konsento de la koncernata individuo. Ili estu faritaj haveblaj en taŭga formo, kiu inkluzivu formon por datumtraktado. Aliro ne rajtas esti limigita de aplikaĵaj proceduroj, licencoj, kotizoj aŭ teknikaj rimedoj.

Reta neŭtraleco

Ĉiu havu malhelpatan aliron al la interreto kaj aliaj publikaj informoj kaj komunikadaj retejoj kaj havu eblecon protekti ĉiun transigon de datumoj kun bona privateco. Por sekurigi tion, ni, la Eŭropaj Piratoj, pledas por sendiskriminacia interreto, kiu permesas al operatoroj, registaroj kaj aliaj korporacioj nek bloki aŭ preferi certajn specojn de aplikaĵoj, servoj aŭ enhavoj nek limigi la aliron depende de la loko de sendinto aŭ ricevonto.

Libera programaro kaj libera kulturo

Ni, la Eŭropaj Piratoj, subtenas la prosperigon de programaro, kiu povas esti uzata, analizata, disvastigata kaj plibonigata de ĉiu. La tiel nomata libera programaro de libera malfermita kodo estas esenca por uzantoj stirantaj siajn proprajn teknikajn sistemojn kaj disponigas signifan kontribuon por plifortigi la aŭtonomecon kaj privatecon de ĉiuj uzantoj.

Libera kulturo estas grava rimedo por la edukado kaj kreemo de socio. Ni strebas prosperigi artan agadon kaj kulturan diversecon por sekurigi riĉan edukadan kaj artan medion por nia kaj estontaj generacioj.

(Elangligis Wuerfel.)